Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: ŝuldo aŭ sumo de ŝuldo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La videotekso kaj la minitelo

Fako : informatiko, telekomunikado
El Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3.
Verkis Christian BERTIN

Résumé :
Le MINITEL est le terminal distribué par l'administration française des télécommunications pour permettre l'accès à un service de renseignements téléphoniques informatisés. Bien sûr, il permet d'accéder à bien d'autres services offerts par d'autres fournisseurs de services.
Tout abonné au téléphone a droit gratuitement soit à l'annuaire téléphonique papier soit au minitel de base.
La gamme des minitels s'étend régulièrement ainsi que le nombre des serveurs accessibles d'un minitel.

Resumo :
La minitelo estas la terminalo disdonata de la franca telekomunika administracio por ebligi la aliron al elektronikaj informoj pri la abonantnumeroj. Kompreneble, ĝi ankaŭ ebligas la aliron al aliaj servoj proponataj de aliaj servproponantoj.
Ĉiu telefona abonanto senpage rajtas elekti inter paperan telefonjarlibron kaj bazan minitelon.
La minitelgamo regule kreskas same kiel la nombro de la servoj alireblaj per minitelo.

Teksto de la artikolo

La vorto "minitelo" devenas de la franca vorto "minitel", kiu estas la vorto por nomi elektronikan aparaton, kiu konsistas el klavaro kaj ekrano konektebla al la telefona reto por datena transsendo per interna modemo.

La minitelo estas uzebla de telefonaj uzantoj por aliri foran informon, fari mendojn, fari bankajn operaciojn, ktp.

Origine la franca telefona administracio konsideris la sekvantajn punktojn :

  • kiam la nombro de la telefonaj abonantoj duobliĝas, la kvanto da necesa papero por eldoni la telefonajn jarlibrojn kvarobliĝas (duoble pli dika jarlibro kaj duoble pli granda nombro da jarlibroj),
  • parto de la informoj estas jam erara, kiam aperas ĉiu jarlibro (ĝis 30% en ĉiu jarlibro),
  • nur la numeroj de la ĉirkaŭa regiono estas troveblaj en la jarlibro donata al ĉiu abonanto.
  • la dungitaro por funkciigi la telefonan informservon pli kaj pli grandiĝas kaj tio malprofite al la administracio.

Pro tio, la franca telekomunika administracio decidis krei la minitelon kaj proponi al la abonantoj elekti aŭ senpagan telefonan jarlibron aŭ senpagan minitelon. La minitelo devus ebligi :

  • ŝparadon de papero, do ankaŭ de arboj,
  • la aliron al la numeroj de ĉiuj telefonaj abonantoj en Francio,
  • malgrandigon de la dungitaro de la telefona informservo.

Plie, se tiu terminalo estas en la hejmo, certe aliaj servoj de administracioj, de privataj firmaoj aŭ de asocioj estos poste alireblaj kaj tio estigos plian telefonan trafikon, kiu profitos al la telekomunika administracio.

En Francio, fine de 1979, komenciĝis du eksperimentoj de vodeoteksaj servoj : la unua en Bretonio pri la elektronika telefona jarlibro kaj la alia apud Parizo pri komercaj servoj.

La minitelo.

La klavaro de la minitelo ne similas al tiu de komputilo, ĝi konsistas el tri partoj : la alfabeta klavgrupo, la cifera klavgrupo kaj la funkcia klavgrupo.

La funkcia klavgrupo konsistas el la sekvantaj klavoj :

  • "Connexion/fin" por kapti la telefonan lineon kaj por ĉesigi la konekton al servilo.
  • "Sommaire", kiun la servilo povas interpreti kiel peton por resendi ĝeneralan paĝon kun la diversaj ordon-eblecoj.
  • "Guide", kiun la servilo povas interpreti kiel peton de klarigo pri kion fari.
  • "Annulation", kiun la servilo povas interpreti kiel nuligon de antaŭa respondo.
  • "Correction", kiun la servilo povas interpreti kiel nuligon de la antaŭa karaktro.
  • "Retour", kiun la servilo povas interpreti kiel peton por revidigo de la antaŭa paĝo.
  • "Suite", kiun la servilo povas interpreti kiel peton por vidigo de la posta paĝo.
  • "Répétition", kiun la TAKo interpretas kiel peton por resendo de la videbla paĝo (kaze de erara transsendo inter la TAKo kaj la minitelo).
  • "Envoi", kiun la TAKo interpretas kiel ordonon sendi la antaŭe klavitajn karaktrojn al la servilo kaj kiun la servilo interpretas kiel validigan ordonon.

La ekrano estas nigra-blanka kaj ĝia diagonalo estas 23-cma. 25 linioj konsistantaj el 40 karaktroj estas videblaj. La unua linio estas uzata de la TAKo (TELETEL-a Alir-Komputilo) por administraj informoj (aktuala prezo de la komuniko, ktp.). La paĝmemoro konsistas el 2 KB (KiloBitokoj : 1 kilobitoko = 1024 bitokoj). La kodo uzata por la karaktroj estas la videoteksa kodo (normo T.101 de CCITT).

Noto : la videoteksa kodo ebligas la transsendon de tute normala esperanta teksto (kun kromsignoj) sed la minitelo ne kapablas ĝuste vidigi ĝin.

La vidig-procesoro tradukas la RVB-an signalon (Ruĝa Verda Blua) al 8 niveloj de griza koloro sur la nigra-blanka ekrano.

La modemo konforma al Rekomendo V.23 de CCITT ebligas asinkronan transsendon je 1200/75 bit/s (bitoj en sekundo).

Depost la unua minitelo, ekzistas nun tuta familio, sed nur la unua estas senpaga :

  • MINITEL 1 : baza minitelo.
  • MINITEL 1B : minitelo kun du internaj kodoj : videotekso en 40 kolumnoj kaj ASCII en 80 kolumnoj.
  • MINITEL 2 : minitelo kun telefonlibro, pasvorto, nova formo de miniteloj 1 kaj 1B.
  • MINITEL 5 : minitelo kun plata ekrano.
  • MINITEL 10 : minitelo kun integrigita telefono en nefiksita klavaro.
  • MINITEL 12 : plej moderna kaj kompleta minitelo kun aŭtomata vokado, sendo kaj ricevo de mesaĝoj, defora demandado, pasvorto, nefiksita klavaro kun integrigita telefono.

En februaro 1990, FRANCE TELECOM (la franca telekomunika administracio) festis sian 5-milionan minitelon en lando, kie estas 27 milionoj da telefonaj lineoj por 57 milionoj da loĝantoj.

La reto TELETEL.

Kiam vi revenas de la telefona oficejo kun via minitelo, vi mem devas konekti vian minitelon por uzi ĝin, tiam vi estos en la situacio, kiun montras la sekvanta bildo :

Bildo 1. Telefona strukturo kun minitelo

La sekvanta bildo montras la strukturon de la reto, kiu ebligas al la miniteluzantoj aliri la diversajn servojn en la servmaŝinoj de la administracioj, firmaoj kaj asocioj. Tiu reto estas nomata TELETEL.

Bildo 2. Strukturo de la reto TELETEL

Kiel montras la bildo pri la strukturo de la reto TELETEL, la miniteluzanto povas ankaŭ aliri al servilo, kiu estas abonanto de la telefona reto, kia la servilo X.

TRANSPAC estas la nomo de la franca datenreto, kiu ebligas daten-transigon aŭ -interŝanĝon inter komputiloj konektitaj al tiu reto. En januaro 1990, la reto TRANSPAC havis 70000 abonantojn.

La funkcioj de la TAK-o (TELETEL-a Alir-Komputilo, ankaŭ nomata VAK por Videoteksa Alir-Komputilo) estas la sekvantaj :

  • akcepto kaj tradukservo : per via telefono vi vokas la TAKon (ĝi havas mallongan numeron, kiu dependas de la servkategorio : 36ÿ14, 36ÿ15, 36ÿ16, ktp.), la konekto estiĝas kaj la TAKo respondas per speciala tonalo, tiam vi premas la klavon "connexion/fin" de via minitelo kaj tuj la TAKo sendas al vi tekstan paĝon por akcepti vin kaj peti la nomon de la servo al kiu vi deziras aliri. La diversaj servoj estas konataj per nomo (por ekzemplo : UEA, ESPERANTO, SNCF (fervojoj), AIR FRANCE (flugkompanio), LIBE (gazeto), ktpà). Al ĉiu deklarita nomo respondas numero de abonanto de TRANSPAC, kiu estas tiu de la responda servilo. Tiam la TAKo vokas la servilon kaj poste lasas la minitelon kaj la servilon interŝanĝi datenojn.
  • protokol-konverto : la minitelo estas konektita al la TAKo per asinkrona interligo je 1200 b/s en la direkto al la minitelo kaj je 75 b/s en la direkto al la TAKo, uzante la protokolon X.28 normigitan de CCITT. La TAKo estas konektita al la datenreto TRANSPAC per sinkrona interligo kun protokolo X.25 (normigita de CCITT) kaj X.29M (normo de CCITT modifita). La TAKo do arigas la karaktrojn klavitajn de la uzanto en pakojn, kiujn ĝi plusendas al la servilo. La datenpakoj ricevitaj de la serviloj estas erigitaj de la TAKo en karaktrojn sendotajn unu post la alia al la terminalo.

Speciala tarifo validas por la telefonaj komunikoj al TAKo depende de la kategorio de la dezirata servo (36ÿ14, 36ÿ15, ktp.). La tarifo, sama por ĉiuj servoj en la sama kategorio, malsama de ĉiu kategorio al la alia, estas sendependa de la datenvolumo (kiel la telefonaj komunikoj) kaj de la servil-distanco; ĝi dependas nur de la komunikdaŭro. Ĝi konsistas el du partoj : la transportprezo por la telefona administracio (ĝi estas la sama por ĉiuj TAK-kategorioj) kaj la servprezo por la servposedanto, kiu varias laŭ la kategorio de la servo (la telefona administracio redonas tiun monon al la servposedanto).

Por la uzanto, ne necesas aboni al iu ajn servo, la uzanto (aŭ pli ĝuste la telefona abonanto) pagas je ĉiu uzo (t.e. je ĉiu komuniko kun servilo) kaj la pagota prezo, kiu daŭre kreskas estas samtempe videbla sur la unua linio de la minitel-ekrano dum la tuta komunikado. La uzanto tiel vidas la progreson de la kosto de la komunikado.

La nombroj de la servoj alireblaj per TELETEL superis 12000 en januaro 1990. En 1989 okazis 1,2 miliardojn da vokoj al TELETEL, kio rezultigis komunikojn dum 86 milionoj da horoj (t.e. por ĉiu minitelo en ĉiu monato, mezume komunikado dum 93 minutoj en 22 apartaj komunikoj). La komuniko mezume daŭras dum 4 minutoj.

Fine de 1988, la reto TELETEL havis pli ol 100 TAK-ojn kun 50000 pordoj por la eniro de la minitelvokoj.

Bibliografio

La lettre de TELETEL, les chiffres 1989, hors série N°5. FRANCE TELECOM DACT, Direction de Programme Télétel 6,place d'Alleray 75740 PARIS CEDEX 15.
Minitel 1B Spécifications Techniques d'Utilisation. Nov 1986.
Angla Esperanta Telekomunika vortaro. 1983. Christian BERTIN.
CCITT : Comité Consultatif International Télégraphique et Téléphonique (Internacia Konsultiĝa Komitato pri Telegrafio kaj Telefonio).
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo