Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: sekvanto de doktrino 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Kun "Voyager 2" proksime de Neptuno

Fako : astronomio
El Scienca Bukedo el Francio, Vol. 4.
Verkis Gilbert WALUSINSKI kaj André BRAHIC
Tradukis G-H. CLOPEAU

Résumé :
Deux membres éminents du Comité de liaison enseignants et astronomes ont pu suivre depuis PASADENA la sonde VOYAGER 2 lors de son passage au voisinage de neptune. Ils relatent ici les premiers résultats enregistrés et quelques unes des interrogations soulevées.
L'existence d'anneaux est confirmée et on y découvre des arcs de plus grande luminosité. On s'interroge sur leur stabilité. On découvre que Neptune rayonne plus d'énergie qu'elle n'en reçoit et on cherche une explication. La composition chimique de la planète, les couleurs de sa surface, son champ magnétique excentré, posent des questions qui occuperont les "planétologues" pendant de nombreuses années. On découvre avec surprise six satellites encore inconnus et on récolte des informations nouvelles sur le plus gros des satellites connus : Triton.

Resumo :
Du eminentaj anoj de la ligkomitato por instruistoj kaj astronomoj povis observi de PASADENA la sondilon VOYAGER 2 kiam ĝi preterpasis Neptunon. Chi tie ili raportas pri la unuaj registritaj rezultoj kaj iuj el la levitaj demandoj.
La ekzistado de ringoj estas certigita kaj oni malkovras sur ili plilumigantajn arkojn; oni demandas sin pri ilia stabileco. Oni malkovras, ke Neptuno radias pli ol ĝi ricevas energion kaj oni serĉas klarigon. La kemia kompono de la planedo, ĝiaj surfackoloroj, ĝia discentrigita magneta kampo, levas demandojn, kiuj okupos la "planetologojn" dum multaj jaroj. Oni surprize malkovras ses nekonitajn satelitojn kaj oni kolektas novajn informojn pri la pli dika el la konitaj satelitoj : Tritono.

Teksto de la artikolo

Ni nepre ne forgesu kian mirindan teknikan sukceson prezentas tiu misio de VOYAGER 2 ! Tiu sondilo ne estis prave konceptita por iri ĝis Neptuno. Unue, tute komence, la projekto de la scienculoj estis vojaĝego ĉirkaŭ ĉiuj planedoj, Plutono inkluzive. Sed kiam oni devis efektivigi ĝin (Estis la malgaja Nixon - Pompidou - Brejnev tempo, kiam la kreditoj por la fundamenta scienca serĉado estis striktigitaj), necesis kontentiĝi de misio nur al Jupitero kaj Saturno. Poste okazis surprizo pro mirinda funkciado de la sondilo, oni sukcesis plilongigi ĝian vojaĝon al Urano, kaj poste al Neptuno. Incidento okazis pasante proksime de Saturno : akso rajpis kaj la orientiĝo de la instrumentoj kunportitaj de la sondilo iĝis preskau nekontrolebla. La NASA-teknikistoj sukcesis klarigi la difekton kaj eltrovi la rimedojn. Tamen la sondilo ne estis konceptita por observi tiel malproksime de la suno, kiam la kondiĉoj pli kaj pli malfaciliĝas. Ĉe Neptuno, estas nur 5% de la lumo ricevata ĉe Jupitero; kaj la sondilo iras pli kaj pli rapide (proksime de Neptuno tiu rapideco atingas 27 km/s). Tiel kondiĉe, foti postulas movigi la kamera-piedplaton laŭ inversa senco de tiu de la sondilmovo por loki la celon centre de la bildo dum sufiĉe longa ekspontempo. Necesis enigi en la sursonda komputilo taŭgajn ordonojn. Imagu ankaŭ la malfortecon de la signaloj senditaj de la sondilo : 20-ŭata emisiilo el 4,5 miliardoj da km, pli ol 4 horoj por transsendi ordonon ! estas tamen laŭ tiaj kondiĉoj ke oni sukcesis instrui la sondilon pri movoj kiujn ĝi ne sciis ĉe ĝia lanĉado. Oni povas aserti, ke ĝi estis ne nur riparita sed ankaŭ plibonigita dum la vojaĝo.

Kiom altiĝas la kosto de tiu mirinda aventuro ? 850 milionoj da dolaroj dum 17 buĝetjaroj, t.e. 1FRF jare por ĉiu usona civitano : apenaŭ duonkosto de nuklea submarŝipo - kaj multe pli interesa, rilate al la centmilo da personoj partoprenantaj en la afero kaj precipe rilate al la rezultoj. La scienco estas granda kolektiva verko.

Chio ĉi por rezulto des pli mirinda ke oni ne esperis ion interesa : Neptuno ? morta astro verŝajne, tiel malproksima de la suno ! ĝiaj ringoj ? franca skipo pretendis esti ekvidintaj ilin, oni ne estis tre konvikitaj. Tritono fine ? astreto verŝajne kraterigita kaj ne interesega.

la surprizo estis des pli grava : la planedo Neptuno estas tre agema astro. La ringoj vere ekzistas kaj ili starigas novajn problemojn. Koncerne Tritono ĝi nu estis la ĉefspektaĵo, ĝia grundo kaj ĝia atmosfero havas mirindajn propraĵojn. Unuvorte, Neptuno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo indigis la vojaĝon.

Kaj oni ne maltrafis ĝin. La kalkulita trajektorio etis realigita laŭ malcerteco da 1 km, ĉe malproksimeco de 4,5 miliardoj de km. Oni estis malkvieta pri la funkciado de la sondilo kaj de ĝiaj instrumentoj dum la trairo tra la neptuna ekvatora ebeno. Oni timis, ke la sondilo koliziu pecetojn aŭ pulverojn pli malpli grandaj, kiuj kunigis la ringojn. Sed se oni transirus pli malproksime oni riskus maltrafi Tritonon. La kompromiso, kiun oni fine decidis, estis preterpasi nur 7500 km de la planedo proksime de la poluso, kaj iom pli ol 80 000 km de la centro kiam ĝi trairas la ekvatoran ebenon. Dank'al tio, ĉio bone okazis. Kompare, VOYAGER 2 alproksimiĝis Uranon je pli ol 100 000 km, kaj plejparte el la fotoj pri Jupitero, Saturno kaj Urano estis farataj laŭ la kvazaŭa distanco de 200 000 ĝis 1 000 000 km.

Neptuno

Alproksimiĝante Neptunon, detaloj ekvidebliĝis. Tiam, makulo similas tiun, kiun Galileo desegnis okaze de siaj unuaj observoj pri Jupitero. Fotoj faritaj ĉe kelkforaj intertempoj, montras ke la makulo ĉirkaŭiras. Pli alproksimiĝante ekaperis paralelaj bendoj ĉe ekvatoro. Tri makuloj ŝajnas konstantaĵoj : la granda malhela makulo alnomita "la limako" en la suda hemisfero, pli hela makulo, kaj malgranda blanka makulo nomita "la skotero".

La neptuna atmosfero estas svingata de tre fortegaj ventoj. La malhela makulo, kiu turniĝas laŭ rekta direkto, ĉirkaŭas la sferon dum 17h52, tiam kiam la rotaciperiodo de la bendoj estas nur 16 horoj; sekve ventrapideco de verŝajne pli ol 250 m/s, t.e. la plej fortegaj ventoj, kiun VOYAGER 2 estas registrinta, krome en la ekvatora regiono de Saturno. Nun, oni ne scias kian energian forton estigas tiel fortegaj ventoj. Aŭ ne estas frotado inter la nuboj kaj tiam ne estas problemo; aŭ estas verŝajna frotado kaj oni ne komprenas nun, kio kreas energion en alta atmosfero de planedo, kiu ricevas apenaŭ 5% de la energio sendita de la suno al Jupitero. Ankaŭ oni observis estadon de interna fonto de energio. Neptuno radias 2,7 oble la varmon, kiun ĝi ricevas kaj la astronomoj serĉas pri tia fenomeno.

La kialo de la bendoj paralelaj al la ekvatoro, same kiel sur Jupitero kaj Saturno estadas, tie same kiel alie, neklarigita. Hipotezo estas ke tio rezultas de profundaj konvekciaj movoj laŭ strukturo konsistante el juntigitaj cilindroj; tranĉante tiujn cilindrojn per sfera surfaco, oni trovus la formon de la bendoj. Laŭ alia hipotezo, tiuj bendoj estus nur surfacaj movoj, sternataj de la rotacio de la planedo. Necesos iri denove proksime de la grandegaj planedoj por pli bone kompreni.

La atmosfero de la planedo, konsistante precipe el hidrogeno kaj heliumo, enhavas ankaŭ nubojn el metano kaj metino, bendoj da ciruzoj, kies ombro aperas sur la nubaj tavoloj, sugestante strukturon laŭ tri dimensioj, kiun ĝis nun neniam estis observata nenie. La plej suda makulo ŝajnas esti ciklono, kontraŭe, tiu kiu estas pli norde ŝajnas superflugata de fortegaj ventoj.

Unu el la plej surprizanta malkovro estis la magneta kampo de la planedo. La magnetakso de Neptuno estas ne nur klinita je 50° rilate al la rotaciakso, sed ankaŭ la du aksoj ne kruciĝas ĉe la centro de la sfero sed ĉe la 4/10 de la radiuso (mezurata de la centro). Tiu strukturo malsimpligis la komprenadon de tio, kion oni observis. Tiam, kiam oni kredis observi regionon proksiman de magnetekvatoro, oni fakte vidis lokon multe pli proksima de la magnetpoluso. Preterpasante magnetpolusajn regionojn, oni kolektis donitaĵojn pri regiono ne ankoraŭ esplorata kaze de la aliaj planedoj.

Ni aŭskultu du sonregistraĵojn de fulmoj en tera atmosfero kaj en neptuna atmosfero. Tio donas al ni ideeton pri la riĉeco de la kolektitaj donitaĵoj kaj pri la amplekso de la problemoj, kiuj ekzistas.

La mirinda bluo de la tuta planedo rezultas precipe de la ĉeesto de metano, kiu sorbas ruĝan radion en la alta atmosfero. Kia taŭga elekto estas nomigi tiun planedon Neptuno !

Koncerne ĝian internan strukturon, oni revas pri kerno el hidrogeno kaj heliumo miksita kun jonigita materio kaj ĉirkaŭanta "subkerno" el elementoj pli densaj. Sed pri Jupitero kaj Saturno la kolosaj internaj premoj kaŭzis ĉeeston de likva kaj metala hidrogeno (t.e. elektrokonduktiva), tio ĉi ne povas okazi en Urano kaj Neptuno. Char la sondilo pasis tre proksime de Neptuno, la precizega analizego de ĝia trajektorio (tio postulas pli ol unu laborjaro) konigos la unuajn termojn de la limigita elvovaĵo de graviteca potencialo de Neptuno, kaj sekve ekkomprenigos la internan strukturon.

La satelitoj.

Aŭdacaj pensuloj antaŭdiris, ke pro la "nelaŭregulaj" orbitoj de Tritono (negativdirekto) kaj de Nereido (ekstercentra), Neptuno povis havi nek laŭregulajn satelitojn nek ringojn.

Tiel nova invito al malfidi la aŭdacajn teoriojn ! La sondilo konigis ses pliajn satelitojn el kiuj kvin formas laŭregulan sistemon (t.e. cirkulaj orbitoj en ekvatora ebeno) kaj estas verŝajne aliaj. Ili estas entabeligitaj 1989 N1, N2 à. N6. Necesos nun trovi por ili nomojn el la marmitologioj. Tiuj novaj satelitoj situas inter 48 000 kaj 110 000 km de la planedo, kun diametroj grandiĝantaj ĝis 450 km (Tiel N1 sur kiu oni malkovris montojn pli altaj ol 8 km).

La ringoj.

Ilia malkovrado estas longa afero, kiu indas esti memorigata. La 10-an de marto 1977, sistemo da mallarĝaj ringoj estis malkovrata ĉirkaŭ Urano dum la planedo baris stellumon. Du jaroj poste, la 10-an de julio 1979, VOYAGER 2 fotis la ringojn de Jupitero. La ringa strukturo, kiu dum tri jarcentoj estis la strangaĵo de Saturno, iĝis pli kutima. Oportuniĝis zorge serĉi ĉu estis ringoj ĉirkaŭ Neptuno.

La serĉado komenciĝis la 10-an de majo 1981. La 24-an de majo, tiam kiam iuj skipoj vidis nenion interesan, usona skipo malkaŝis "ion" (Poste oni komprenis ke ĝi observis sateliton de Neptuno barante stellumon).

Dum 1983, kampanjego mobilizis ĉiujn disponeblajn grandajn teleskopojn en la pacifika rondo, sen iu ajn rezulto. Sekve ĉiuj konsentis, ke ne estis ringoj ĉirkaŭ Neptuno.

Kiam dum 1984, mi postulis uzadon de la eŭropa aŭstrala observatorio por observi Neptunon barante stellumon, oni rifuzis ĉar "ne estis ringoj ĉirkaŭ Neptuno" kaj, anstataŭe, oni donis al mi tempon por observi lumbaradon de Urano. Necesis multe da klopodoj kaj kontestadoj por fine akiri ĉe lasta tempo du teleskopojn dank'al kiuj ni sukcesis, kun Bruno SICARDY, observi Neptunon barantre stellumon, kaj ektrovi lumĉesigon iuflanke de la planedo, kaj ne aliaflanke.

Nur alia skipo, ĉirkaŭ la profesoro Hubbard, observis tiun lumbaradon de observatorio situanta ĉe 80 km sude en "Cordillera del Andes".

Dum la lumbarado, la franca skipo registris "ion" sur magneta bendo, kvankam la usona studento komisiita al la operacio registrante nur unu punkton ĉiun triopon da sekundoj evidentigis nenion, kiu konfirmis nian malkovron.

Pri kio temas ? Aĵo, 80 km longa kaj 15 larĝa kaj parte travidebla, kvazaŭ cigaro ? aŭ arkoj aŭ ringeroj ? ĉiakaze rezulto sufiĉa por decidigi la komitatojn (kiuj atribuas tempuzadon de teleskopoj en observatorioj) poste konsenti al ni la tutan tempon, kiun ni bezonis. Ĉe la teleskopo de Havajo, oni denove trovis "ion" kaj de 1984 ĝis 1989, cento da lumbaradoj estis observataj, el kiuj ses aŭ sep estis pozitivaj. Certigo pri estado de la ringoj kaj proksimaj fotadoj de VOYAGER 2 estis do kompreneble atenditaj malpacience. Dekdu tagoj antaŭ la renkonto, oni sukcesis ŝanĝi la trajektorion de la sondilo kaj reprogrami la observojn, bela ekzemplo pri la komplementeco de la observadoj faritaj de la tero kaj de la observadoj faritaj de la sondilo. La unuaj ebligis malkovri la ringojn kaj programi la observojn de la sondilo, la duaj aperigis kompletan bildon de la neptuna sistemo de ringoj kaj arkoj.

Fakte, la 11-an de aŭgusto 1989, 143 tagoj post la malkovro de Neptuno, VOYAGER 2 fotis la kompletan sistemon de ringoj. Sur iuj fotoj, oni klare distingas la ombron de la planedo sur la ringoj, kies helodenso multe varias laŭ la fazangulo kaj laŭ la dimensio de la pulvo konsistiganta la ringon. Estas ankoraŭ multo malkovrota el la kolektivaj donitaĵoj por kompreni kiel tiel delikata strukturo povas daŭri. Sur iom fuŝita foto (ĉar la mov-efekto estis malbone kompensita) oni evidentigas aglomeraĵojn. Tio estas grava indico por kompreni la limigadon kaj la dinamikon de la ringoj kaj ringarkoj ĉirkaŭ Neptuno.

Tritono.

Fotoj kaj spektroj faritaj de la tero dum 1979 kaj poste, vidigis, ke estis kolorvariadoj sur tiu satelito. Oni do esperis gravajn riveladojn kaj la nokto dum kiu VOYAGER 2 fotis tritonon estis unu el la plej emociaj momentoj de tiu ĉeestado en PASADENA.

Ni ne estis trompataj en niaj esperoj : mirindaj riveladoj, multaj demandoj ŝprucis, kiuj multjare donos cerbumadojn al geologoj kaj "planedologoj". Jen senpake : atmosfero el metano kaj precipe el nitrogeno (estas la tria astro en la suna sistemo, post tero kaj titano, havanta tiun propraĵon). Sed laŭ eta premo; proksimume 10 mikrobaroj kun samtempe temperaturo de 37°K (1). Nuboj ĉe ok kilometroj de la grundo - grundo iom kraterigita sur almenaŭ pli ol duono de la surfaco, kun spuroj de speco de vulkana aktiveco : krateregoj. Oni malkovris ŝprucon de materio, speco de gejzerego, kiu altiĝas ĝis 8 km kaj poste sterniĝas laŭ horizontala nubo, kies ombron oni vidas sur la satelitsurfaco. Alia aparteco : grundo konsistigita aspektante tre malsimile sur la du duonsferoj norda kaj suda. Malgraŭ la atmosfero kaj la nubboj, la grundo aperas. Traktante bildojn, usonaj teknikistoj realigis mirindan filmon, kiu restarigas tion, kion oni vidus de aviadilo flugante super Tritono.

Laŭ sia konsisto, laŭ sia aspekto, laŭ siaj dimensioj, Tritono similas Plutonon. Tio elmetas verŝajne problemon pri komuna deveno.

Konklude

Lasta foto farita de VOYAGER 2 montras la nokton, kiu vastiĝas sur Neptuno kaj Tritono, la sondilo preterpasis ilin kaj komencas sian forkuron pli malproksime ol la limoj de la suna sistemo. Tio ne estas la fino de ĝia misio, ĝi estas ankoraŭ multe instruonta tiam, kiam ĝi povos sendi signalojn ĉu ĝi povos informi nin pri la limo inter la planeda mondo kaj tiu de la steloj. Oni esperas ricevi ĝiajn signalojn ĝis proksimume la jaro 2015.

Chiukaze, de post ĝia lanĉado dum 1977 kaj la unua rikolto dum 1979 pri la jupitera mondo, la sukceso de VOYAGER 2 dum 12 jaroj estis tute plena.

TERMINARO

Caldéras : krateregoj.
Développement limité : limigita elvolvaĵo.
Occultation : lumbarado.
Occulter une étoile : bari stellumon.
Potentiel gravitationnel : graviteca potencialo.

 

 

 

 

 

Bildo 1 : 21an de aŭgusto 1989. Neptuno.

La bido de la nuboj en la atmosfero de Neptuno estas la unua testo de la precizeco de la meteologiaj antaŭvidoj, faritaj ok tagojn antaŭe por elekti la fotcelojn. Tri el la kvar makuloj estas videblaj : la granda malhela makulo kun ĝia blanka akompananto (maldekstre sur la bildo). La malgranda brilanta "skotero" estas sube kaj maldekstre, kaj la dua malhela makulo kun ĝia brila kerno estas sub la "skotero".

 

 

 

Bildo 2 : 21an de aŭgusto 1989.

Evoluo de la granda malhela makulo.

Tiuj bildoj vidigas la evoluon de la nuboj ĉirkaŭ la granda malhela makulo dum periodo de kvar tagoj kaj duono. De supre ĝis malsupre, tiuj bildoj estis fotataj dum sinsekvaj rotacioj de la planedo (periodo de proksimume 18 horoj).

La granda makulo estas ĉe suda latitudo proksimume 20° kaj kovras proksimume 30° laŭ longitudo. La kamerao estis ekipita de violfiltrilo kaj situis ĉe malproksimeco de 17 milionoj da km (proksimume).

La granda brila nubo ĉe la suda limo de la granda makulo estas pli malpli ĉiama akompananto de tiu ĉi. La ŝajna movo de la pli malgrandaj nuboj, ĉe la ĉirkaŭaĵo de la granda makulo, sugestas rotacion laŭ pozitiva direkto.

 

 

 

 

 

 

Bildo 3 : 26an de aŭgusto 1989. La ringoj kaj la tri arkoj.

La unua bildo vidigante detale la neptunajn ringojn kun tri brilaj arkoj sur la ekstera ringo. Tiu bildo estis farita, kiam VOYAGER 2 foriris de la planedo kaj vidis la ringojn laŭ fazangulo de 135°.

 

 

 

 

 

Bildo 4 : 27an de aŭgusto. La kompleta sistemo de la ringoj.

Tiuj du fotoj estis faritaj per grandangula kamerao ekipata de hela filtrilo ĉe distanco 280 000 km. La tempo pasinta inter la du pozoj estis 1h27mn. Dum tiu tempo, la brilantaj arkoj de la ekstera ringo estis bedaŭrinde ne videblaj ĉar ili estis aliflanke de la planedo.

La du precipaj ringoj estas respektive ĉe 53 000 km kaj 63 000 km. Sur tiuj bildoj, oni ekvidas ankaŭ la internan ringon ĉe 42 000 km de la planedo, tiele la helegan bendon, kiu vastiĝas de la meza ringo ĝis duondistanco inter la du brilantaj ringoj.

Oni bone ekvidas, ke la du ringoj estas kompletaj kaj kontinuaj.

La brilantaj punktoj ĉirkaŭe estas steloj; la centra lumo estas ties planedo.

 

 

 

 

 

Bildo 5 : 29an de aŭgusto 1989 : Tritono.

Tiu bildo farita el 14 pozoj, ekvidigas malsamecon de la detaloj malkovritaj surface de la satelito. Malsupre de la bildo, la ĉirkaŭaĵoj de la suda poluso kun iliaj malhelaj trenaĵoj vicigantaj al la Norda Eosto. Multe pli malhelaj rilate la ĉirkaŭantaj detaloj, ili tamen reflektas lumon preskaŭ dekope pli ol la surfaco de nia luno.

Okcidente (maldekstre sur la bildo) la duono de la disko estas la regiono kvalifikita "kabtala grundo". Tie oni trovas krutege limigitajn tranĉetojn kaj malprofundajn centrajn malaltiĝojn.

Al sude tiu grundo lumas tiel kiel ĉu ĝi estus kovrita de glacio.

Nord-oriente (supre kaj dekstre) ebenaĵoj kaj regionoj, kiuj iom memorigas la aspekton de la lunaj maroj.

Dekstre, proksime de la orienta limbo(2), oni ekvidis ankaŭ du malhelajn makulojn.

 

 

 

 

 

Bildo 6 : 27an de aŭgusto 1989. La norda hemisfero de Tritono.

Tiu bildo estis farita 80 000 km malproksime, la suno estante precize ĉe horizonto de la fotata regiono. La reliefaj detaloj estas tre videbligataj. La granda ebena regiono, dekstre, montras izolan krateron, kiu sekvas verŝajne ne tre malnovan fraplokon.

Multaj malmulte altaj klifoj brilas, kiam ili estas lumigataj de la kuŝanta suno.

Bildo 7 : 29-an de aŭgusto 1989. Adiaŭ planedoj !

Tiu nostalgiplena vidaĵo vidigas krescentojn de Neptuno kaj Tritono subfluataj de la nokto. VOYAGER 2 plonĝas laŭ 48° rilate al la ekliptika ebeno kaj ĝi malproksimiĝos definitive de la mondo de niaj planedoj.

(1) °K : kelvina grado : O°K estas la absoluta nulo.

(2) limbo : ekstera rando de astro.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo