Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: tajdo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La manĝado - La gastronomio en Bretonio

Krespoj kaj salkrespoj!

Tiu, kiu diras "krespoj kaj salkrespoj" pensas pri Bretonio ! Ekster la armorika duoninsulo, ĉu la krespejoj ne estas ĉiuj dirataj bretonaj ? La dato de la unua konata skribita recepto de la krespo estas 1390.La "Ménagier de Paris" klarigas, ke "la krespo estas farita per tritikfaruno, sur kiu oni disŝutas sukeron".
Krespo kaj salkrespo, krespo aŭ salkrespo?

La marfrukta Bretonio !

En Bretonio, la maro estas plezurfonto. Konkoj kaj krustuloj estas la plejbonaĵoj de la bretona gastronomio. Sur la teraso de trinkejo en fiŝkapta haveneto aŭ sur la blanka tablotuko de fama restoracio, la pleto de freŝegaj marfruktoj starigitaj sur zosterkuŝejo, estos parto el viaj plej bonaj ferimemoraĵoj.

Renkonte al la bazaroj de Bretonio

Tradicia bazaro, biobazaro, manĝa aŭ metiista bazaro, bazaro matena aŭ nokta, sezona aŭ tutjara... Tiom da bazaroj kiom da tagoj en la jaro.
Malkovru la bretonajn bazarojn !

Tabloj kaj saporoj ("Tables et saveurs")

Asocio de la plej bonaj restoracioj en Bretonio, agnoskata de la ĉefaj gastronomiaj gvidlibroj, "Tables et saveurs" estas la garantio de vera gastronomia grundo, tutsimple kaj reale bretona.

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo